ANTAŬPAROLO
Tre korajn dankojn mi ŝuldas al Sinjorinoj Hankel, Bastoul kajScheerpeltz, kaj al aliaj kompetentuloj, kiuj afable tralegis lamanuskripton de ĉi tiu traduko, kaj pri ĝi donis bonan konsilon.
Profesoro Arlo Bates estas ĉefprofesoro de la angla literaturo ĉeMassachusetts Institute of Technology, en Boston, Massachusetts, Usono,konata aŭtoro de multaj romanoj kaj poemaroj, kaj ŝatata paroladisto priliteraturaj temoj.
“Eleanor Putnam” estas pseŭdonimo de Sinjorino Arlo Bates, kiuposedis tre artistan literaturan guston, kaj kelkfoje kunlaboris kun siaedzo, antaŭ sia bedaŭrinda morto, kiu okazis antaŭ kiam aperis ĉi tiufabelo.
La originala angleverkita libro, “Prince Vance,” jam ne estasaĉetebla.
Al Profesoro Bates, kiu bonkore permesas la eldonadon de ĉi tiutraduko, kun la originalaj ilustraĵoj, ĝi estas tre dankeme dediĉitade
La Tradukinto.
1ĈAPITRO I
ertene estis strange, ke Princo Vanc’ tiel miregis, ke li sidis tutanduonhoron nur rigardaĉante, nek penante movi muskolon, nek moviĝante forde la seĝo. Estas ja kredeble, ke iu alia Princo en similajcirkonstancoj estus egale mutigita de la mirego,—kiel iu ajn povosvidi, kiu volos atenti dum mi reiros al la komenco, kaj rakontos tion,kio antaŭe okazis.
Per “la komenco” mi aludas la naskiĝon de Princo Vanc’; je kiu okazola potenca feino Kopeto estis elektita lia baptopatrino, de kiu tempo ŝicerte ne montris sin tre dorlotema al la Princo. Ekzemple, ŝi insistepostulis, ke ŝia baptofilo atentu la lecionojn; ke li respektu lainstruistojn; kaj (kio estis la plej ofenda postulo el ĉiuj) ke li,Princo Vanc’, la sola filo de la gepatroj, kaj sola heredonto de laregno, nepre lernu obei. Cetere ŝi trankvile diris al la baptofilo, ke,se li ŝin ne obeus volonte, certe estus des pli malbone por li; ĉarlerni li devos, per metodoj severaj, se lin ne lernigos pli mildaj.
Ĉio ĉi ŝajnis al Vanc’ tre malagrabla kaj maljusta speco de parolo;kaj oni povas imagi, ke ĝi ne pliigis lian amon al la baptopatrino. Larilatoj inter ili pli2kaj pli malboniĝis, ĝis Vanc’

