INTERNACIA
MONDLITERATURO

Kolekto de la plej famaj verkoj
el ĉiuj naciaj literaturoj

FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1924
ESPERANTO-FAKO

T. ARIŜIMA
DEKLARACIO

El la japana originalo tradukis kun permeso de la aŭtoro
T. Tooguu

FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1924
ESPERANTO-FAKO

ĈIUJ RAJTOJ ESTAS REZERVATAJ

PRESEJO BREITKOPF & HÄRTEL, LEIPZIG

ANTAŬPAROLO

La aŭtoro, sinjoro Takeo Ariŝima, naskiĝis la 4an de Majo 1878en Tokio kiel unua filo de iu oficisto de financa ministrejo. 1882lia patro fariĝis estro de l’ lim-impostejo en Jokohama kajtransloĝiĝis tien kun sia familio. Tie la aŭtoro estis edukitaen la domo de nordamerika sinjoro kaj vizitis „Anglo-japananlernejon“. Tiam li unue vidis kristanisman vivon kaj vizitisdimanĉan lernejon. 1887 li forlasis la anglo-japanan lernejon kajeniris en la preparan klason de pornoblula gimnazio en Tokio. 1896,fininte la mezan klason de la pornoblula gimnazio, li eniris en laagrikulturan kolegion en Hokkaido kaj loĝante ĉe sinjoro D-roNitobé li vizitis la kolegion.

Li alproksimiĝis al kristanismo kaj fariĝis 1900 ano de„Sendependa Eklezio“. 1901 li rekonstruis kun kelkaj junuloj laeklezion, tute sendependiginte ĝin de dogmoj.

1903 li transveturis al Usono kaj tie studis la ekonomian sciencon.De tiam li eksentis maltrankvilecon en religia vivo kaj fariĝisskeptikulo. Li eklegis verkojn de Emerson, Whitman, Brandes,Turgenjeff, Ibsen, Tolstoj, Kropotkin ktp., kaj nun estis ĵetitaantaŭ la praktika problemo, ĉu fariĝi agrikulturisto, aŭpedagogo, aŭ literaturisto.

Forlasinte Usonon 1904, li vojaĝis tra Italujo, Svisujo, Germanujo,Holando, Belgujo, Francujo kaj Anglujo, kaj reveninte al la patrujoli fariĝis profesoro de angla literaturo je Sapporo AgrikulturaFakultato.

En Julio 1917 li publikigis du noveletojn: „Posteuloj de Kaino“en la „Literatura gazeto“, „Nova Novelo“ kaj „Letero de iuordinara homo“ en „Nova Tajdo“. Ili altiris atenton de l’legantaro, kaj li fariĝis tuj favorito en la japana literaturamondo, kio ja malofte okazas. Poste li publikigis kelkajn novelojnkaj dramojn kaj lia famo iom post iom pligrandiĝis. Li nun havas laplej multajn legantojn inter kleraj gejunuloj.

Je nia miro, li senpage disdonis 1922 la kampobienon, kiun li heredisde sia patro, al la farmantoj. Ĝia amplekso estis ĉirkaŭ 40 000arojn.

„Deklaracio“ estas novelo verkita de li en la formo de leterojinterŝanĝitaj inter du junuloj: studento kaj juna licenciato descienca fakultato. La kaŭzo, kial mi preferis ĉi tiun verkon poresperantigi ĝin, estas, ke mi kredis, ke ĝi bone montros, kieljapanaj junuloj pensas, suferas ktp.

La tradukinto.

NOTO

Mi atentigas la legantaron de la „Internacia Mondliteraturo“,ke la apero de la verko de la japana aŭtoro T. Ariŝima enesperantlingva traduko estas atentinda okazantaĵo. Laŭ mia scio,ĉi tiu libro estas la unua — pli ampleksa — Esperanto-tradukaĵoel la japana literaturo, kiu aperas en eldonejo de la eŭropakontinento.

Ĝi bone montras, ke nia lingvo ankaŭ taŭgas por la celoj de laorient-aziaj popoloj.

Por ne difekti ĝin, mi lasis la ĉarman originalecon de la stilode nia samideano Tooguu tute netuŝita, ankaŭ tiam, kiam mi estuspreferinta aliajn frazmanierojn, kaj dum la trastudado de liamanuskripto mi korektis nur tre malmultajn evidentajn skriberarojnktp.

D-ro Dietterle.

...

BU KİTABI OKUMAK İÇİN ÜYE OLUN VEYA GİRİŞ YAPIN!


Sitemize Üyelik ÜCRETSİZDİR!