Noto de tekstpreparulo:
Iom literumaj eraroj kaj malkonformaj citiloj de la fontteksto estasĉi sube korektita, kaj estas priskribita en HTML-aj komentoj.

KLASIKAJ USONAJ
NOVELOJ

MARK TWAIN
(1835-1910)

TRI CETERAJ
NOVELOJ:

-LA AMAVENTURO
DE LA ESKIMOA FRAŬLINO-

-KANIBALISMO EN LA VAGONOJ-

-BONŜANCO-

Esperantigis
EDWIN GROBE

1999
Eldonejo-Arizona-Stelo
1620 North Sunset Drive
Tempe, Arizona 85281-1550
Usono

MARK TWAIN: TRI CETERAJ NOVELOJ

Unua Eldono: Aprilo 1999



Originaj Anglalingvaj Titoloj:

“THE ESKIMAU MAIDEN’S ROMANCE”

“CANNIBALISM IN THE CARS”

“LUCK”

LA AMAVENTURO DE LA ESKIMOA FRAŬLINO

“Jes, mi rakontos al vi ĉion ajn pri mia vivo kion plaĉus al viekscii, S-ro Tvajno,” ŝi diris en sia dolĉa voĉo kaj lasanteripozi trankvile sur mian vizaĝon siajn honestajn okulojn, “ĉarestas afable kaj bonkore ke vi ŝatas min kaj deziras informiĝi primi.”

Tiel parolante, ŝi senatente forskrapis balengrason de sur siajvangoj per malgranda ostotranĉilo kaj ĝin transigis sur sian peltanmanikon dum ŝi spektadis Arktan Aŭroron svingi siajn flamantajnflagrubandojn el la ĉielo kaj lavi la solecan neĝebenaĵon kaj latemploformajn glacimontojn per riĉaj prismofarboj, spektaklo depreskaŭ netolereblaj pompo kaj beleco. Sed nun ŝi forskuis sianrevadon kaj pretiĝis rakonti al mi la modestan historieton kiun mipetis.

Ŝi komfortigis sin konvene sur la glacibloko kiun ni utiligis kielsofon kaj mi ekpretis aŭskulti.

Ŝi estis belega estaĵo. Mi parolas laŭ la Eskimoa vidpunkto. Aliajŝin taksintus iomete tro plenforma. Ŝi estis nur dudekjara kajŝiaj samgentanoj juĝis ŝin la plej sorĉanta junulino de la tribo.Eĉ nun, en la subĉiela aero, kun ŝiaj ĝenpeza kaj senformapeltomantelo kaj pantalono kaj botoj kaj ampleksa kapuĉo, almenaŭla beleco de ŝia vizaĝo videblis, sed ŝian figuron oni povis nurdiveni. Inter ĉiuj gastoj alvenintaj kaj foririntaj mi vidis nenianknabinon ĉe la gastama trogo de ŝia patro povantan ŝin egali.Tamen ŝi ne estis troindulgita. Ŝi estis afabla kaj natura kajsincera kaj se ŝi konsciis esti bela, ŝia kondutmaniero nenielelmontris tian konscion.

Ŝi estis mia ĉiutaga kunestanto jam de unu semajno kaj ju pli bonemi konis ŝin des pli bone ŝi plaĉis al mi. Ŝi estis ame kaj zorgeedukita en etoso de aparte malkomuna rafinado por la polusaj regionojĉar ŝia patro estis la plej grava homo de la tribo kaj rangis ĉela supro de Eskimoa kulturo. Mi faris longajn hundosledajn ekskursojntrans la vastajn glacikampojn kun Laskino—tio estis ŝia nomo—kajtrovis ŝian kompanion ĉiam plaĉa kaj ŝian konversacion ĉiamagrabla. Mi iris fiŝkaptadi kun ŝi sed ne en ŝia danĝerega boato.Mi nur sekvis ŝin laŭ la glacio kaj spektadis ŝin trafi sianpredon per sia pereige preciza lanco. Mi akompanis ŝin okaze defokkaptaj ekspedicioj. Plurajn fojojn mi staris aparte kaj rigardisŝin kaj ŝian familion elfosi grason el grundita baleno kaj iunfojon akompanis ŝin mezdistancen kiam ŝi ĉasis urson sed miforturniĝis antaŭ la fino ĉar finanalize mi timas ursojn.

Tamen ŝi pretis komenci sian rakonton nun kaj jen tio kion ŝidiris:

“Nia tribo ĉiam kutimis ĉirkaŭnomadi de loko al loko sur lafrostaj maroj same kiel la ceteraj triboj sed mia patro laciĝispri tio antaŭ du jaroj kaj konstruis ĉi tiun vastan domegon elglaciiĝintaj neĝblokoj. Rigardu ĝin. Ĝi altas je sep futoj kajestas tri-kvaroble pli

...

BU KİTABI OKUMAK İÇİN ÜYE OLUN VEYA GİRİŞ YAPIN!


Sitemize Üyelik ÜCRETSİZDİR!